La Legendo de Dorm-Valeto
Irving, Washington, 1783-1859
Esperanto
We will print you a perfectly bound paperback of your selected title and send it to you at your nominated address
Below is a summary of La Legendo de Dorm-Valeto
KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ
WASHINGTON IRVING
(1783-1859)
La Legendo de Dorm-Valeto
Esperantigis
EDWIN GROBE
1998
Eldonejo-Arizona-Stelo
1620 North Sunset Drive
Tempe, Arizona 85281-1550
Usono
"LA LEGENDO DE DORM-VALETO"
Unua Eldono: Majo 1998
Origina Anglalingva Titolo:
"THE LEGEND OF SLEEPY HOLLOW"
LA LEGENDO DE DORM-VALETO
Malkovrita inter la Dokumentoj
de Forpasinta Didriko Knikerbokero
En la sino de unu el tiuj ampleksaj krekoj dentantaj la orientan bordon de Hudsono-Rivero, ĉe tiu larĝa pligrandiĝo de la akvovojo nomita fare de la antikvaj Nederlandaj navigistoj Tapan-Lago, kaj kie tiuj lastaj ĉiam antaŭzorge malaltigis siajn velojn, petante la protekton de Sankta-Nikolao dum la transnavigado, kuŝas eta merkatvilaĝo nomiĝanta ĉe kelkaj Verda-Vilaĝo sed kiu pli kutime kaj pli taŭge nomiĝas Lanto-Vilaĝo.
Tiun nomon, laŭonidire, elpensis antaŭtempe la estimataj dommastrinoj de la apudsituanta regiono pro enradikiĝinta inklino de siaj edzoj lanti ĉe la vilaĝa trinkejo en merkatotagoj. Kia ajn estu tio, mi ne garantias la fakton. Mi aludas ĝin nur dezirante esti preciza kaj aŭtenta.
Ne malproksime disde tiu vilaĝo—povas esti du mejlojn for—situas valeto, aŭ pli bone dirite, tersino, ĉirkaŭate de altaj montetoj, kiu estas unu el la plej trankvilaj lokoj de la tuta mondo. Malgranda rojo trafluetas ĝin, murmurante nur sufiĉakvante por lulripozigi preterpasanton. Malofta koturnfajfo aŭ pegklako estas preskaŭ la sola sono kiu iam interrompas la konstantan trankvilon.
Mi tion memoras, ke kiam mi estis junulo, mia unua provo pri sciurĉasado okazis en bosko de altaj juglandarboj kiu ombras unu flankon de la valo. Mi vageniris ĝin je tagmezo kiam la tuta naturo precipe silentis kaj min ektimigis la bruego de mia propra pafilo kiam ĝi rompis la ĉirkaŭantan sabatan trankvilon kaj ĝin daŭrigis kaj resonigis ties koleraj eĥadoj. Se iam mi dezirus ripozejon kie povi retiriĝi, forlasinte la mondon kaj ties distraĵojn, kaj pasigi revante la etan restaĵon de maltrankvila vivo, mi konas nenian ejon pli
Back