Search
Search by:

Language:



Title:

Author:

Keyword:

Library of Lost Books
Privately Published Books
Academic Papers & Technical Manuals



Browse By Title:

A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z


Browse By Author:

A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z


John Gabriel Borkman

Ibsen Henrik 1828-1906

Esperanto



Standard Print£10.00
Large Print£14.00

We will print you a perfectly bound paperback of your selected title and send it to you at your nominated address


Below is a summary of John Gabriel Borkman







HENRIK IBSEN

JOHN GABRIEL BORKMAN

(1896)

Tradukis
1997
Odd Tangerud

ISBN 82-91707-59-6



JOHN GABRIEL BORKMAN

ROLOJ:

JOHN GABRIEL BORKMAN, eksa bankestro.
SINJORINO GUNHILD BORKMAN, lia edzino.
ERHART BORKMAN, studento, ilia filo.
FRAŬLINO ELLA RENTHEJM, ĝemelfratino de sinjorino Borkman.
SINJORINO FANNY WILTON.
VILHELM FOLDAL, kromoficisto en ministeria oficejo.
FRIDA FOLDAL, lia filino.
LA ĈAMBRISTINO de sinjorino Borkman.


(La dramo okazas iun vintran vesperon ekster la ĉefurbo en la
bieno de la familio Renthejm.)




UNUA AKTO


(La sidĉambro de _sinjorino Borkman_, ekipita de malnovmoda,
paliĝinta gloro. Malferma ŝovpordo kondukas malsupren en ĝardena
ĉambro kun fenestroj kaj vitra pordo en la fono. Tra ĝi estas
elvidaĵo al la ĝardeno, kie la neĝa vetero bloviĝas en la
krepusko. Sur la dekstre-flanka muro estas enireja pordo de la
antaŭĉambro. Pli antaŭe estas granda, malnova ferforno en kiu
estas ekbruligita. Maldekstre, iom pli malantaÅ­e, estas unu pli
malgranda pordo. AntaÅ­e en la sama flanko estas fenestro, kovrita de
dikaj kurtenoj. Inter la fenestro kaj la pordo estas kanapo kun
ĉevalhara kovraĵo kaj kun tapiŝkovrita tablo antaŭe. Sur la tablo
estas eklumigita lampo kun ŝirmilo. Apud la forno estas altdorsa
apogseĝo.)

(_Sinjorino Gunhild Borkman_ sidas sur la kanapo kun sia
kroĉtrikaĵo. Ŝi estas iom aĝa virino kun malvarma, distingita
aspekto, kun rigida staturo kaj neŝanĝiĝantaj vizaĝtrajtoj. Ŝia
densa hararo estas ege griza. La manoj maldikaj, diafanaj. Vestita en
dika, malhela silkvestaĵo, kiu origine estis eleganta, sed nun estas
uzita. Lana ŝalo sur la ŝultroj.)

(Ŝi sidas momenton rekta kaj senmova kun la kroĉaĵo. Jen
aŭdiĝas de ekstere sonorigado de preterpasanta sledo.)

SINJORINO BORKMAN
(ekaŭskultas; brilas ĝojo en ŝiaj okuloj, kaj senpere ŝi
flustras:) Erhart! Fine!

(Åœi ekstaras kaj rigardas elen tra la kurteno. Aspektas
seniluziigita, kaj reen eksidas sur la kanapo por sia laboro.)

(La _ĉambristino_ iom poste envenas de la enireja ĉambro kun
vizitkarto sur pleto.)

SINJORINO BORKMAN
(rapide) Ĉu la studento tamen venis?

ĈAMBRISTINO
Ne, sinjorino. Sed ekstere estas sinjorino —

SINJORINO BORKMAN
(flankenmetas la kroĉaĵon) Nu, do sinjorino Wilton —

ĈAMBRISTINO
(proksimiĝas) Ne; estas _fremda_ sinjorino —

SINJORINO BORKMAN
(etendas manon por la karto) Ke mi vidu — (legas; rapide ekstaras
kaj rigardas la knabinon rigide) Ĉu vi estas certa, ke estas por
mi?

ĈAMBRISTINO
Jes, mi komprenis, ke estus por la sinjorino.

SINJORINO BORKMAN
Ĉu ŝi demandis por paroli kun sinjorino Borkman?

ĈAMBRISTINO

Back
Your Defaults
Currency
Login
You are currently not signed in.

If you have an account with us already, please follow the link below to login. Click here to login

If you are a first time customer, an account will be created when you visit the checkout for the first time.

Listen here to our appearance on radio 5Live.

Terms and conditions
Limited Liability Partnership No. OC 317068
Vat No. 875 8524 74

Tel:+44 207 476 3561