Search
Search by:

Language:



Title:

Author:

Keyword:

Library of Lost Books
Privately Published Books
Academic Papers & Technical Manuals



Browse By Title:

A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z


Browse By Author:

A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z


La kolonoj de la socio - Dramo en kvar aktoj

Ibsen Henrik 1828-1906

Esperanto



Standard Print£10.00
Large Print£14.00

We will print you a perfectly bound paperback of your selected title and send it to you at your nominated address


Below is a summary of La kolonoj de la socio - Dramo en kvar aktoj







Noto de tekstpreparulo:
En ĉi tiu teatraĵo, la tradukisto uzas komencemajuskla “Vi” por
signifi norvega formala alparola pronomo.



HENRIK IBSEN

LA KOLONOJ DE LA SOCIO

Dramo en kvar aktoj

(Samfundets støtter 1877)

Tradukis: Odd Tangerud

Eldonejo JEC Scandinavia a/s
Postboks 54
N - 3401 Lier
Tel 32 85 50 03
Fax 32 85 50 82

ISBN 82 91 707-52-9



LA KOLONOJ DE LA SOCIO

ROLOJ:

KONSULO BERNICK.
SINJORINO BERNICK, lia edzino.
OLAF, ilia filo, 13 jara.
FRAŬLINO BERNICK, fratino de la konsulo.
JOHAN TØNNESEN, pli juna frato de sinjorino Bernick.
FRAŬLINO HESSEL, ŝia pli aĝa duonfratino.
HILMAR TØNNESEN, kuzo de sinjorino Bernick.
ADJUNKTO RØRLUND.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL.
KOMERCISTO VIGELAND.
KOMERCISTO SANDSTAD.
DINA DORF, juna knabino en la domo de la konsulo.
PLENRAJTIGITO KRAP.
ŜIPKONSTRUISTO AŬNE.
LA EDZINO DE GRANDKOMERCISTO RUMMEL.
LA EDZINO DE POÅœTESTRO HOLT.
LA EDZINO DE DOKTORO LYNGE.
FRAŬLINO RUMMEL.
FRAŬLINO HOLT.
BURÄœOJ kaj ALIAJ LOÄœANTOJ, FREMDAJ MARISTOJ, PASAÄœEROJ
sur VAPORÅœIPO k.t.p.


(La agado okazas en la domo de konsulo _Bernick_ en eta norvega
ĉemara urbo.)




UNUA AKTO


(Spaca ĝarden-salono en la domo de _konsulo Bernick_. Maldekstre en
la antaŭo pordo kondukas al la ĉambro de la konsulo; pli malantaŭe
en la sama muro estas simila pordo. Meze sur la kontraÅ­a pordo estas
pli granda enir-pordo. La fona muro estas preskaÅ­ tute el spegula
vitro kun malferma pordo al larĝa ĝarden-ŝtuparo, super kiu estas
etendita sunŝirmilan velon. Sube de la ŝtuparo vidiĝas parto de la
ĝardeno, enkadrigita de krado kun mallarĝa enir-pordego. Ekstere
kaj laÅ­ la krado laÅ­as strato, kies kontraÅ­a flanko havas
malgrandajn hele-koloritajn lignajn domojn. Estas somero kaj varma
sunbrilo. Kelkaj homoj foje preterpasas en la strato; oni haltas kaj
interparolas; fariĝas komerco en vendejo situanta ĉe la angulo
k.t.p.)

(Ene en la ĝardena salono sidas ĉirkaŭ tablo aro da sinjorinoj.
Meze antaŭ la tablo sidas _sinjorino Bernick_. Ĉe ŝia maldekstra
flanko sidas _sinjorino Holt_ kun _filino_, kaj laÅ­vice _sinjorino
Rummel_ kaj _fraÅ­lino Rummel_. Dekstre de _sinjorino Bernick_
sidas _sinjorino Lynge, fraŭlino Bernick_ kaj _Dina Dorf_. Ĉiuj
sinjorinoj estas okupataj pri manlaboro. Sur la tablo kuŝas grandaj
amasoj da duone pretigitaj kaj prettonditaj linaĵoj kaj aliaj
vestaĵoj. Pli fone, ĉe malgranda tablo sur kiu staras du florpotoj
kaj glaso da suker-akvo, sidas _adjunkto Rørlund_ legante el libro
ore randita, tamen tiel ke nur opaj vortoj aŭdiĝas de la publiko.
Ekstere en la ĝardeno kuras _Olaf Bernick_ ĉirkaŭe pafante al celo
per arko.)

(Post momento venas _ŝipkonstruisto Aŭne_ kviete enen tra la pordo
dekstre. Okazas ioma interrompiĝo de la legado; _sinjorino Bernick_
kapsignas al li kaj montras al la pordo maldekstre. _AÅ­ne_ trankvile
iras tien kaj frapas kelkajn fojojn sur la pordon de la konsulo
kviete kaj kun interspacoj. _Plenrajtigito Krap_, kun ĉapelo en la
mano kaj paperoj sub la brako venas el tiu ĉambro.)

Back
Your Defaults
Currency
Login
You are currently not signed in.

If you have an account with us already, please follow the link below to login. Click here to login

If you are a first time customer, an account will be created when you visit the checkout for the first time.

Listen here to our appearance on radio 5Live.

Terms and conditions
Limited Liability Partnership No. OC 317068
Vat No. 875 8524 74

Tel:+44 207 476 3561