Search
Search by:

Language:



Title:

Author:

Keyword:

Library of Lost Books
Privately Published Books
Academic Papers & Technical Manuals



Browse By Title:

A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z


Browse By Author:

A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z


Konstruestro Solness

Ibsen, Henrik, 1828-1906

Esperanto



Standard Print£10.00
Large Print£14.00

We will print you a perfectly bound paperback of your selected title and send it to you at your nominated address


Below is a summary of Konstruestro Solness

HENRIK IBSEN

KONSTRUESTRO SOLNESS

(Byggmester Solness)

(1892)

Tradukita de Odd Tangerud
1997

Eldonejo: Jec Scandinavia a/s
Postboks 54, N - 3401 Lier
Tlf.. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82

ISBN 82-91707-62-6

KONSTRUESTRO SOLNESS

ROLOJ:

  • KONSTRUESTRO HALVARD SOLNESS.
  • SINJORINO ALINE SOLNESS, lia edzino.
  • DOKTORO HERDAL, familia kuracisto.
  • KNUT BROVIK, antaŭa arkitekto, nun asistanto ĉe Solness.
  • RAGNAR BROVIK, lia filo, desegnisto.
  • KAJA FOSLI, lia nevino, librotenistino.
  • FRAŬLINO HILDE WANGEL.
  • KELKAJ SINJORINOJ.
  • HOMAMASO SUR LA STRATO.

(La litero ø prononciĝas kiel franca eu aŭ germana oe)

(La agado havas lokon en la domo de konstruestro Solness.)

UNUA AKTO

(Simple ekipita laborĉambro ĉe konstruestro Solness. Duflugilapordo en la muro maldekstre kondukas al la antaŭĉambro. Dekstreestas la pordo al la internaj ĉambroj de la domo. En la fonmuroestas malferma pordo al la desegnejo. Antaŭe maldekstre estaspupitro kun libroj, paperoj kaj skribiloj. Kontraŭe al la pordoestas forno. En la angulo dekstre estas sofo kun tablo kaj kelkajseĝoj. Sur la tablo estas akvokarafo kaj glaso. Pli malgranda tablokaj balancseĝo kaj apogseĝo en la antaŭo dekstre. Eklumigitajlaborlampoj sur la tablo en la desegnejo, sur la tablo en la angulokaj sur la pupitro.)

(En la desegnejo sidas Knut Brovik kaj lia filo Ragnar okupataj prikonstruaĵoj kaj kalkuloj. Ĉe la pupitro en la laborĉambro starasKaja Fosli skribante en la ĉeflibron. Knut Brovik estas maljuna,maldika viro kun blanka hararo kaj barbo. Li estas vestita en iomuzita sed bone tenita nigra mantelo. Li portas okulvitrojn kajblankan, iom flaviĝintan koltukon. Ragnar Brovik estas en latridekjaroj, bele vestita, helhara, kun iom klina pozo. Kaja Fosliestas maldika, juna knabino de iom pli ol dudek jaroj, zorge vestita,sed de malsaneca aspekto. Ŝi havas verdan ŝirmilon super la okuloj.— Ĉiuj tri laboras iom da tempo en silento.)

KNUT BROVIK
(subite, kvazaŭ en timo, rektigas sin ĉe la desegnotablo, suspiraspeze kaj pene dum li iras al la pordaperturo) Ne, nun mi baldaŭ neplu eltenos!

KAJA
(iras al li) Ĉu estas pli malbone ĉi-vespere, onklo?

BROVIK
Ho, ŝajnas al mi, ke plimalboniĝas tagon post tago.

RAGNAR
(ekstaris kaj proksimiĝas) Vi devus iri hejmen, patro. Provu iometedormi —

BROVIK
(senpacience) Enlitiĝi, ĉu? Ĉu vi deziras, ke mi tutesufokiĝu!

KAJA
Sed faru almenaŭ etan promenadon.

RAGNAR
Jes, faru. Mi akompanos vin.

Back
Your Defaults
Currency
Login
You are currently not signed in.

If you have an account with us already, please follow the link below to login. Click here to login

If you are a first time customer, an account will be created when you visit the checkout for the first time.

Listen here to our appearance on radio 5Live.

Terms and conditions
Limited Liability Partnership No. OC 317068
Vat No. 875 8524 74

Tel:+44 207 476 3561