Popolmalamiko - Dramo en kvin aktoj
Ibsen, Henrik, 1828-1906
Esperanto
We will print you a perfectly bound paperback of your selected title and send it to you at your nominated address
Below is a summary of Popolmalamiko - Dramo en kvin aktoj
HENRIK IBSEN
POPOLMALAMIKO
Dramo en kvin aktoj
(En folkefiende)
(1882)
Tradukis: Odd Tangerud
Eldonejo: Jec Scandinavia a/s
Postboks 54
N - 3401 Lier
Tlf. 32 85 50 03
Fax. 32 85 5082
ISBN 82-91707-51-0
Popolmalamiko
ROLOJ:
- DOKTORO TOMAS STOCKMANN, kuracisto ĉe banejo.
- SINJORINO STOCKMANN, lia edzino.
- PETRA, ilia filino, instruistino.
- EJLIF, ilia filo, 13 jara.
- MORTEN, ilia filo 10 jara.
- PETRO STOCKMANN, la pli aĝa frato de la doktoro; urba magistranto (membro de la urbamagistrato) kaj policestro; prezidanto de la baneja estraro k. t. p.
- MORTEN KIIL, tanejestro; eduka patro de sinjorino Stockmann.
- HOVSTAD, redaktoro de la gazeto “La Popola Mesaĝo”.
- BILLING, kunlaboranto en la gazeto.
- ŜIPESTRO HORSTER.
- PRESISTO ASLAKSEN.
- PARTOPRENANTOJ EN CIVITANA KUNVENO, viroj el ĉiuj sociaj tavoloj,kelkaj virinoj kaj aro da knablernantoj.
(Stockmann prononciĝas Stokman kun mallonga o)
(La intrigo okazas en marborda urbo en suda Norvegio.)
UNUA AKTO
(Vespero en la sidĉambro de la doktoro; senlukse sed beleteekipita kaj meblita. Sur la flanka muro dekstre estas du pordoj, elkiuj la pli fona kondukas en la antaŭĉambron kaj la pli proksimaal la laborĉambro de la doktoro. Sur la kontraŭa muro, rektekontraŭ la pordo de la antaŭĉambro, estas pordo al la ceterajĉambroj de la familio. Meze sur la sama muro staras la kahela forno,kaj pli antaŭe estas sofo kaj super ĝi spegulo, kaj antaŭ la sofoestas ovala tablo kun tuko. Sur la tablo staras lumanta lampo kunŝirmilo. En la fono estas malferma pordo al la manĝoĉambro. Tievidiĝas pretigita tablo por vespermanĝo kaj sur ĝi lampo.)
(Billing sidas ĉe la manĝotablo kun buŝtuko sub la mentono.Sinjorino Stockmann staras apud la tablo kaj transdonas al lipladon kun granda peco de rostbovaĵo. La ceteraj seĝoj ĉirkaŭ latablo estas forlasitaj, la manĝilaro en malordo, kiel post finitamanĝo.)
SINJORINO STOCKMANN
Nu ja, ĉar vi venas horon tro malfrue, sinjoro Billing, vi devasesti kontenta per malvarma manĝaĵo.
BILLING
(manĝante) Gustas bonege, — vere bonege.
SINJORINO STOCKMANN
Vi ja scias kiel strikte Stockmann tenas sin je fiksa manĝohoro —
BILLING
Por mi tute ne gravas. Gustas eĉ pli bone, kiam mi povas sidi tielsola kaj manĝi senĝenate.
SINJORINO STOCKMANN
Ja, ja, kiam bongustas al vi — (aŭskultas en la direkto de laantaŭĉambro) Jen eble venas ankaŭ Hovstad.
BILLING
Jes eble.
(Magistranto Petro Stockmann en surtuto kun uniformĉapo kajbastono envenas.)
Back
Login
You are currently not signed in.
If you have an account with us already, please follow the link below to login.
Click here to login
If you are a first time customer, an account will be created when you visit the checkout for the first time.
Listen here to our appearance on radio 5Live.
Terms and conditions
Limited Liability Partnership No. OC 317068
Vat No. 875 8524 74
Tel:+44 207 476 3561