La Sinjorino el la Maro
Ibsen, Henrik, 1828-1906
Esperanto
We will print you a perfectly bound paperback of your selected title and send it to you at your nominated address
Below is a summary of La Sinjorino el la Maro
Henrik Ibsen
LA SINJORINO EL LA MARO
Teatraĵo en kvin aktoj
(Fruen fra havet)
1888
Tradukis:
Odd Tangerud
Eldonejo: Jec Scandinavia a/s
Postboks 28, N — 3401 Lier
Tlf. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82
ISBN 82-91707-50-2
LA SINJORINO EL LA MARO
ROLOJ:
- DOKTORO WANGEL, distrikta kuracisto.
- SINJORINO ELLIDA WANGEL, lia dua edzino.
- Liaj filinoj el la unua geedzeco:
- BOLETTE.
- HILDE, nur duone plenkreska.
- LEKTORO ARNHOLM.
- LYNGSTRAND, antaŭa maristo, malsana. Li esperas fariĝi skulptisto.
- BALLESTED, pedelo, ĉiofaranto, amatora pentristo
- FREMDA VIRO.
- JUNAJ HOMOJ EL LA URBO.
- TURISTOJ.
- SOMERGASTOJ.
(La intrigo okazas somere en malgranda urbo ĉe fjordo ennorda Norvegio.)
UNUA AKTO
(La domo de doktoro Wangel. Tegmentita verando maldekstre. Ĝardenoantaŭe kaj ĉirkaŭe. Malsupre de la verando estas flagstango.Dekstre en la ĝardeno estas laŭbo kun tablo kaj seĝoj. Heĝabarilo kun malgranda enireja pordo en la fono. Malantaŭ la bariloestas vojo al la marbordo. Aleo laŭ la vojo. Inter la arboj vidiĝasla fjordo kaj altaj montodorsoj kaj montopintoj en la malproksimejo.Estas varma kaj brile klara somermateno.)
(Ballested, mezaĝa, vestita en malnova velurjako kaj kunlarĝrandaĵa artistĉapelo, staras apud la flagstango ordigante laŝnuron. La flago kuŝas sur la tero. Iom fore de li staraspentrostablo kun streĉita tolo. Flanke de ĝi kuŝas faldebla seĝo,penikoj, paletro kaj pentrista kesteto.)
(Bolette Wangel venas sur la verandon tra la malfermitaĝardenĉambra pordo. Ŝi portas grandan vazon kun floroj, kiun ŝimetas sur la tablon.)
BOLETTE
Nu, Ballested, — ĉu vi sukcesas ĝin suprentiri?
BALLESTED
Jes ja, fraŭlino. Estas simpla afero. — Pardonu, — ĉu vi atendasfremdulojn vizite hodiaŭ?
BOLETTE
Jes, ni atendas ĉefinstruiston Arnholm ĉi tien antaŭtagmeze. Livenis al la urbo ĉi-nokte.
BALLESTED
Arnholm? Atendu iomete —. Ĉu li ne nomiĝis Arnholm, tiu guvernistoĉi tie antaŭ kelkaj jaroj?
BOLETTE
Jes. Ĝuste li.
BALLESTED
Jen, jen. Li do revenos ĉi tien denove.
BOLETTE
Ĝuste tial ni deziras flagi.
BALLESTED
Jes, estas ja vere konvene.
(Bolette iras en la ĝardenan ĉambron.)
(Iom poste Lyngstrand venas laŭ la vojo dekstre, kaj haltasinteresate vidante la stablon kaj la pentristajn aĵojn. Li estasmaldika, juna viro, simple vestita sed bonorde; kaj li aspektasmalforte.)
Back
Login
You are currently not signed in.
If you have an account with us already, please follow the link below to login.
Click here to login
If you are a first time customer, an account will be created when you visit the checkout for the first time.
Listen here to our appearance on radio 5Live.
Terms and conditions
Limited Liability Partnership No. OC 317068
Vat No. 875 8524 74
Tel:+44 207 476 3561