Puphejmo - Dramo en tri aktoj
Ibsen, Henrik, 1828-1906
Esperanto
We will print you a perfectly bound paperback of your selected title and send it to you at your nominated address
Below is a summary of Puphejmo - Dramo en tri aktoj
HENRIK IBSEN
PUPHEJMO
Dramo en tri aktoj
(Et Dukkehjem)
(1879)
Tradukis
Odd Tangerud
LINGVE KONTROLITA DE
ESPERANTISTA VERKISTA ASOCIO
(EVA)
Dua eldono
1998
Eldonejo: Jec Scandinavia a/s
Postboks 54, N - 3401 Lier
Tlf.. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82
ISBN 82-991075-2-0
PUPHEJMO
Roloj:
- TORVALD HELMER, advokato
- NORA, lia edzino
- RANK, doktoro (kuracisto)
- KRISTINE LINDE, vidvino
- NILS KROGSTAD, juristo
- La tri malgrandaj infanoj de la familio Helmer
- ANNE-MARIE, infanvartistino
- HELENE, ĉambristino
- Portisto
(La agado havas lokon en la hejmo de la familio Helmer dum trikristnaskaj tagoj. Kristnaska vespero, la 24-an de Decembro,komencas la festotagojn memore al la naskiĝo de la kristanaprofeto Jesuo Kristo. Ibsen uzas la antikvan skandinavan nomon“Julo” por tiu religia festo.)
UNUA AKTO
(Hejmeca kaj agrabla, sed ne lukse meblita ĉambro. Pordodekstre en la fono kondukas al la antaŭĉambro; alia pordomaldekstre fone kondukas al la oficejo de Helmer. Inter tiujpordoj estas piano. Meze de la maldekstra muro estas pordo, kaj pliantaŭe estas fenestro. Ĉe la fenestro estas ronda tablo kunbrakseĝoj kaj malgranda sofo. Sur la dekstra muro, iom malantaŭe,estas pordo, kaj iom pli antaŭe estas kaĥela forno, apud kiuestas brakseĝoj kaj balanca seĝo. Inter la forno kaj la flankapordo estas tableto. Kuprogravuraĵo sur la muro. Etaĝero kunporcelanaĵoj kaj aliaj malgrandaj artaĵoj; malgranda libroŝrankokun libroj lukse binditaj. Tapiŝo sur la planko; fajro en laforno. Vintrotago.)
(Oni sonorigas en la antaŭĉambro; poste oni aŭdas ke iumalfermas. Nora envenas, kontente kantetante; ŝi estasvestita elirveste kaj portas plurajn paketojn, kiujn ŝi metas surla tablon dekstre. Ŝi lasas malferma la pordon post si, kaj onividas portiston, kiu portas Julpiceon kaj korbon, kiujn li donas alla ĉambristino, kiu malfermis por ili.)
NORA. Kaŝu bone la Jularbon, Helene. La infanoj nepre ne viduĝin antaŭ la vespero, kiam ĝi estos ornamita. (al la portisto;elprenante la monujon) Kiom —?
PORTISTO. Kvindek oerojn.
NORA. Jen unu krono. Ne! Vi prenu la tuton.
(La portisto dankas kaj foriras. Nora fermas lapordon. Ŝi daŭre ridas mallaŭte kaj kontente dum ŝi deprenas lasupervestojn)
NORA (prenas papersaketon kun makaronoj el la poŝo kaj manĝaskelkajn; poste ŝi iras piedpinte kaj ŝtelaŭskultas ĉe la pordode sia edzo). Jes, li estas hejme. (kantetas denove irante al ladekstra tablo)
HELMER (en sia ĉambro). Ĉu estas la alaŭdeto, kiu kvivitastie?
NORA (malfermante kelkajn paketojn). Jes, estas.
HELMER. Ĉu estas la sciureto, kiu ĉirkaŭkuras tie?
NORA. Jes!
HELMER. Kiam revenis la sciureto!
NORA. Ĵus nun! (metas la saketon kun makaronoj en la poŝon, kajviŝas sian buŝon) Venu, Torvald, kaj rigardu kion mi aĉetis.
HELMER. Ne ĝenu min! (iom poste; malfermas la pordon, rigardas,tenante plumon) Aĉetis, vi diras? Ĉion ĉi? Do mia disipa birdeto
Back
Login
You are currently not signed in.
If you have an account with us already, please follow the link below to login.
Click here to login
If you are a first time customer, an account will be created when you visit the checkout for the first time.
Listen here to our appearance on radio 5Live.
Terms and conditions
Limited Liability Partnership No. OC 317068
Vat No. 875 8524 74
Tel:+44 207 476 3561