Rakontoj
Arbes, Jakub, 1840-1914
Esperanto
We will print you a perfectly bound paperback of your selected title and send it to you at your nominated address
Below is a summary of Rakontoj
ESPERANTA BIBLIOTEKO DE ĈEĤAJ AŬTOROJ
Volumo I
J. ARBES
RAKONTOJ
KUN LA PERMESO DE L' AŬTORO TRADUKIS EL ĈEĤA LINGVO
JOS. GRŇA
Eldonis FERD. BOHÁČEK, Jevíčko
Moravio, Aŭstrio
1908
Presejo Družstvo knihtiskárny, Hranice.
Eldonante tiun ĉi unuan libron de esperantaj tradukoj el la ĉeĥa literaturo mi varme deziras, ke la libro disflugu baldaŭ tra la mondo esperantista kaj helpu vastigi inter la samideanoj la konojn pri la ĉeĥa literaturo, ĝis nun ankoraŭ malmulte konata ekster la limoj de mia patrujo.
Al sinjoroj H. Bouška en Praha, Th. Čejka en Bystřice-Hostýn kaj Edm. Kolkop en Jevíčko mi esprimas mian sinceran dankon por la korekto de tiu ĉi libro
La tradukinto.
ENHAVO
J. Arbes
El la vivo de Mozart
La blanka edziniĝa vesto
La unua nokto ĉe la mortinto
Moderna Magdaleno
J. ARBES.
Jakub Arbes, unu el la plej gloraj verkistoj ĉeĥaj, naskiĝis en Smíchov1 (legu: Smiĥov) 12an de Junio 1840. Fininte la studadon en la teknika lernejo de Praha, li fariĝis redaktoro de ĉefaj ĵurnaloj ĉeĥaj (1866 ĝis 1877). De l' jaro 1879 li vivas sole por la literaturo.
De tiu tempo li verkis serion da romanoj, romanedoj, noveloj kaj rakontoj, krom diversaj tradukoj kaj artikoloj por la politikaj ĵurnaloj. Tiujn verkojn nuntempe eldonas la firmo J. Otto en Praha. La nombro da eldonitaj volumoj atingis jam
Back